Demando: Kial vi ĉiam asertas ke solvi la okazantan valutan krizon eblas sole per ŝanĝo de rilatoj inter homoj?
Analizo de la krizoEstas sciate, ke la leĝoj de la naturo efikas sendepende de tio ĉu oni scias ilin aŭ ne. Neniu penos ekzameni la leĝon de gravito per elfenestra salto, ĉar la rezulton ni scias el la viva sperto.
Sed malmultaj scias ke krom la leĝoj efikantaj al niaj fizikaj korpoj ekzistas leĝoj, kiuj efikas al niaj animoj. En nia mondo ni ne vidas animojn kaj iliaj interagoj estas kaŝitaj por ni. Sed tio ne faras la leĝojn malpli striktaj — ili same neeviteble efikas al ni, eĉ se ni ne perceptas tion klare.
Laŭ tiuj leĝoj, ĉiuj niaj animoj estas ligitaj inter si en unuecan, harmonian kaj balancigitan sistemon, kiu ekzistas laŭ la principo de dono — ĉiu kontribuas laŭeble pli, kaj prenas de la sistemo nur bezonatan minimumon.
Kaj la homaro dum sia evoluo venis al la stato, kiam iĝis normo ke ĉiu deziras kontribui minimumon kaj uzi ĉiujn ĉirkaŭantojn maksimume, por plenigi sin. Aldone, ni jam eĉ ne rimarkas tion. Ĉiu deziras gajni la loterion — kontribui unu dolaron kaj gajni milionon. De kie aperas la miliono? De miliono da homoj, kiuj kontribuis po unu dolaro. T. e., ĉiu volas preni de ĉiuj por si mem. Kaj tio estas opiniata absolute normala afero.
( Read more... )