| junas ( @ 2007-01-24 10:17:00 |
| Entry tags: | arosa |
El la broŝŭro de Arosa
...Deprimo estas unu el bazaj kialoj de suicido. Ĉiujare pli ol miliono da homoj mortigas sin, kaj ankoraŭ 10-20 milionoj sensukcese provas tion fari.[1] Tutmonda statistiko pri sinmortigoj, inkluzive tiun inter infanoj kaj junuloj, havas klare videblan tendencon kreski kaj estas opiniata kiel indiko de bona ekonomia stato de socio kaj eĉ de ĝia evoluo ĝenerale.
Narkotismo dum lastaj jardekoj iĝis el simple negativa fenomeno en unu el la plej gravaj problemoj de la tutmonda socio. Neniu nivelo de la socia hierarkio estas asekurita kontraŭ tiu mortiga emo kaj neniu povas fanfaroni per imuneco al ĝi. Jam en bazlernejo infanoj senpere estas sub tiu minaco. En Usono homoj, konfesintaj pri almenaŭ unufoja uzo de narkotaĵoj en la vivo, estas 42% de la tuta popolo de la lando.[2] En Eŭropo uzo de kokaino atingis novan maksimumon - tri milionoj da "uzantoj". Inter ili pli kaj pli estas homoj kun supera eduko kaj altkvalifikitaj fakuloj el riĉaj landoj.[3]"
"Ne estas neatentata" ankaŭ familio - ĝi ankaŭ montras tendencon al detruiĝo. La statistiko pri eksedziĝo, diseco kaj perfortaĵoj en familio kreskas de jaro al jaro.
Tamen nin ne tre zorgigas ĉiuj la procezoj - pro tiu simpla kialo, ke ni al ili alkutimiĝis. Se antaŭe ili estis opiniataj eksterordinaraj, do hodiaŭ, esence, ili iĝis normo. Ne havante efikajn rimedojn por kontraŭi, ni humiliĝas antaŭ la situacio, kaj, tiamaniere, malpligrandigas la suferojn, kiujn ĝi al ni alportas. Tia estas, proprasence, natura defenda mekanismo. Tamen tio entute ne signifas, ke nia vivo ne povas esti entute alia kompare al tio, kia ĝi aspektas hodiaŭ...
---
[1] World Health Organization, Mental health, suicide rates per 100,000 by country, year and sex.
[2] The White House Office of National Drug Control Policy (ONDCP), Drug Policy Information Clearinghouse, Fact Sheet, March 2003
[3] La kompleta raporto de UNO troviĝas ĉe la retpaĝo: http://www.unodc.org/unodc/en/world_dru