Home

Jan. 24th, 2007

nom

El la broŝŭro de Arosa

...Deprimo estas unu el bazaj kialoj de suicido. Ĉiujare pli ol miliono da homoj mortigas sin, kaj ankoraŭ 10-20 milionoj sensukcese provas tion fari.[1] Tutmonda statistiko pri sinmortigoj, inkluzive tiun inter infanoj kaj junuloj, havas klare videblan tendencon kreski kaj estas opiniata kiel indiko de bona ekonomia stato de socio kaj eĉ de ĝia evoluo ĝenerale.

Narkotismo dum lastaj jardekoj iĝis el simple negativa fenomeno en unu el la plej gravaj problemoj de la tutmonda socio. Neniu nivelo de la socia hierarkio estas asekurita kontraŭ tiu mortiga emo kaj neniu povas fanfaroni per imuneco al ĝi. Jam en bazlernejo infanoj senpere estas sub tiu minaco. En Usono homoj, konfesintaj pri almenaŭ unufoja uzo de narkotaĵoj en la vivo, estas 42% de la tuta popolo de la lando.[2] En Eŭropo uzo de kokaino atingis novan maksimumon - tri milionoj da "uzantoj". Inter ili pli kaj pli estas homoj kun supera eduko kaj altkvalifikitaj fakuloj el riĉaj landoj.[3]"

Legi plue )
Tags:

Jan. 19th, 2007

nom

Altruismo – la leĝo de ĝangalo

Mi tradukis antaŭparolon de la raporto, kiun mi menciis en la diskuto. Ruslingva originalo (la komleta libro, ne nur ĉi tiu parteto) troviĝas ĉi tie. La traduko estas ankaŭ publikigita en [info]esperanto (ĝusta ligilo)

***


Ne estas sekreto, ke la homaro travivas ekflamon de profundega krizo. Multaj el ni jam mem sentas ĝin. Sensenceco de la ekzistado, sento de malespero kaj malpleno penetris en nian vivon. Disfalo de familio kaj de eduka sistemo, narkotismo, ekonomia kaj politika malcerteco pri la morgaŭa tago, ebleco de nuklea milito, ekologia minaco – ĉio tio estas nur parto de la problemoj, mallumigantaj la nunan situacion kaj perspektivojn pri la estonteco. Evidente, ni perdis kapablon kontroli nian vivon kaj iradon de mondaj eventoj.

Estas sciate, ke korekta diagnozo estas jam duono de la vojo al kuraciĝo, kaj tial, por trovi solvon de niaj problemoj, necesas kompreni ilian kaŭzon. La plej fidinda bazo por tio estas ekscio de la homa naturo kaj de naturo de la mondo. Elstudinte nian naturon kaj la leĝojn, kiuj al ni efikas, ni komprenos, en kio estas nia eraro kaj kio estas la vojo por eliri el la nuna stato.

Esploroj de la ĉirkaŭa mondo montras, ke la reprezentantoj de la malviva, la planta, la animala kaj la homa nivelo estas estrataj de la naturo konforme al enigitaj en ilin ecoj kaj instinktoj. Ilia konduto ne estas opiniata malbona aŭ bona – ili nur plenumas antaŭdifinitajn leĝojn, situante en harmonio unu kun la alia kaj kun la naturo.

Aliflanke, atenta studado de la homa naturo rivelas ĝian principan diferencon de aliaj konsistaĵoj de la ĝenerala naturo. Homo estas la sola estaĵo en la mondo, kapabla ricevi ĝuon pro ekspluato de sia proksimulo, pro sia supereco kaj potenco super li. Nur homo ĉerpas ĝuon el diseco kun siaj similuloj, el dominado super ĉiuj. Tiaj estas indikoj de homa egoismo – ĝuste ĝi rompas la naturan ekvilibrecon.
Legi plue )
nom

April 2009

S M T W T F S
   1234
567891011
12131415161718
19202122232425
2627282930  

Advertisement

Syndicate

RSS Atom
Powered by LiveJournal.com