Home

Mar. 13th, 2009

nom

(no subject)

jaguaro
Saluton

negus
hej

jaguaro
mi nun estas okupata

negus
mi fajfas :-)

jaguaro
sed, mi salutis vin pro ni neniam babilis antaux
kie vi logxas, fajfanto?

negus
sed via daŭra parolo estas sufiĉe stranga — ĉu vi estas el brazilo?

jaguaro
jes, mi estas brazilano

UPD
jaguaro
cxu vi estas el rusio?

negus
korekte
estas skribite en mia vcard :-)
Tags:

Dec. 19th, 2008

nom

Dentradoj

Ĵus finis traduki jenan bonkoran animacian filmeton esperanten helpe de [info]sergio2, Vladek Zankovski kaj Igorj Ĵigunov. Plezuran spektadon!

Oct. 20th, 2008

bb

La krizo de fido ...al la estonteco

Demando: Kial vi ĉiam asertas ke solvi la okazantan valutan krizon eblas sole per ŝanĝo de rilatoj inter homoj?

Analizo de la krizo
Estas sciate, ke la leĝoj de la naturo efikas sendepende de tio ĉu oni scias ilin aŭ ne. Neniu penos ekzameni la leĝon de gravito per elfenestra salto, ĉar la rezulton ni scias el la viva sperto.

Sed malmultaj scias ke krom la leĝoj efikantaj al niaj fizikaj korpoj ekzistas leĝoj, kiuj efikas al niaj animoj. En nia mondo ni ne vidas animojn kaj iliaj interagoj estas kaŝitaj por ni. Sed tio ne faras la leĝojn malpli striktaj — ili same neeviteble efikas al ni, eĉ se ni ne perceptas tion klare.

Laŭ tiuj leĝoj, ĉiuj niaj animoj estas ligitaj inter si en unuecan, harmonian kaj balancigitan sistemon, kiu ekzistas laŭ la principo de dono — ĉiu kontribuas laŭeble pli, kaj prenas de la sistemo nur bezonatan minimumon.

Kaj la homaro dum sia evoluo venis al la stato, kiam iĝis normo ke ĉiu deziras kontribui minimumon kaj uzi ĉiujn ĉirkaŭantojn maksimume, por plenigi sin. Aldone, ni jam eĉ ne rimarkas tion. Ĉiu deziras gajni la loterion — kontribui unu dolaron kaj gajni milionon. De kie aperas la miliono? De miliono da homoj, kiuj kontribuis po unu dolaro. T. e., ĉiu volas preni de ĉiuj por si mem. Kaj tio estas opiniata absolute normala afero.
Read more... )
nom

April 2009

S M T W T F S
   1234
567891011
12131415161718
19202122232425
2627282930  

Advertisement

Syndicate

RSS Atom
Powered by LiveJournal.com